Tiridato la 3-a (Armenio)

Sankta
Tiridato la 3-a
Baptado de Tiridato la 3-a fare de Sankta Gregorio la Iluminanto
Baptado de Tiridato la 3-a fare de Sankta Gregorio la Iluminanto
Persona informo
Տրդատ Գ Մեծ
Naskiĝo ĉirkaŭ 280
Morto 330317
Tombo Kemah (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Armena Apostola Eklezio vd
Familio
Dinastio Arsakida dinastio vd
Patro Ĥosrov la 2-a de Armenio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ĥosroviduĥt Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ashkhen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj unnamed Arschakouni (en) Traduki, Salome of Ujarma (en) Traduki, Khosrov III the Small (en) Traduki, Mahbani Arshakuni (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Honorata en Armena Apostola Eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tiridato la 3-a (aŭ 4-a) armene Տրդատ Գ estis reĝo de Armenio de 287 ĝis 330 p. K., konata kiel la Granda, sanktulo kaj fondinto de la Armena Apostola Eklezio (naskiĝis ĉ. 280, mortis en 330317) estis pranepo de la arsakida reĝo Kosroes la 1-a (216/217-252), nevo de Tiridato la 2-a, filo de Kosroes la 2-a (279/280-287). La kronologio de la armenaj reĝoj de la 3-a jarcento estas tre diskutata, ĉar la ĉefa fontindiko estas la romanigita historio de Agatangelos, kiu alvenis al nia epoko pere de kelkaj kontraŭdiraj resumoj kaj miksaĵoj de du Ĥosrov-oj kaj du Tirididato-j[1].

Laŭ la historio rakontita de Agathangelos, la juna Tiridato forfuĝis de la sasanidoj kiuj estis invadintaj Armenion sub la ordonoj de Ŝapuro la 1-a (ĉ. 252) kaj kiuj estis mortigintaj lian patron Kosroes. Li iris al Kapadocio, kiu estis regata de la Romia Imperio, kaj tie konatiĝis kun Sankta Gregorio la Iluminanto, filo de Anak, kiu estis implikita en la murdado de lia patro. La princo Tiridato, kiu posedas surperhoman forton, servas sub Diokleciano, venkas gotan princon per duelo kaj rekuperas Armenion kie li adoras herezajn gediojn kaj persekutas la kristanismon. Sankta Gregorio la Iluminanto estas turmentita kaj kondamnita morti ĉe tombo (aŭ truo) en kiu li restas 15 jarojn, pro neado fari oferon al la diino Anahit. Tiridato, post malsano, estas kuracita de Gregorio kaj kristaniĝas, igante kristanismon la oficialan religion. En 330 Tiridato estas venenita de nobeloj kiuj ne akceptis la kristanismon.

Tradicie oni datas la kristaniĝon de Armenio en la jaro 301303, pro kio oni datas la revenon de Tiridato al Armenio en la jaro 286 aŭ 288. Tamen, la kristaniĝo de Armenio devas esti datita post la nomumado de Gregorio kiel episkopo en 315, do, la entroniĝo de Tiridato devas situi rilate al la paco de Nisibis en 298.

La granda persa reĝo Narses de Armenio, filo de Saporo la 1-a, atakis Armenion en 296 kaj forpelis (aŭ murdis?) sian onklon uzurpinto Tiridato (3-a), kiu en la jaro 287 estis murdinta lian fraton Kosroes la 2-a, patro de Tiridato. La romia armeo, kiu sub ordonoj de la cezaro Galerio Maximianus venis helpi la armenojn, estis venkita de la persoj en Carras (Amiano Marcelino), sed sekvajare Narses estis venkita. Sub romia protektado, Tiridato ekregis la landon. Konsekvence de la paco de Nisibis inter romianoj kaj persoj Armenio perdis kelkajn teritoriojn; sed estis kompensita per teritorioj de Azerbajĝano, sed ĝi devis agnoski la hegemonion de Romio.

  1. Binns, John. An Introduction to the Christian Orthodox Churches. Cambridge: Cambridge University Press, 2002, p. 30. (ISBN 0-521-66738-0).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search